Auxtuna Naskigonta Tragedio de Sylvan Zaft Folioj birdas teron. Homoj folias morton. Birdoj homas imagon. Folioj terigxas. Homoj terigxas Birdoj surteras. El mortaj folioj rugxfloroj enlumos. El homaj korpoj verdvermoj dikigxos. El intaj birdoj argxentmetaforoj cxielos. El Fonto, Numero 199, julio, 1997